![]() |
L a z a r |
Site......... |
|
|
|
|
|
|
|
||||||
|
Genealogia retejo |
|
|
|
|
|
|
|
![]() |
Apel |
![]() |
|
|
Andrzej Lazar |
Lazar |
| Paĝo en konstruado Ni serĉas volontulon, kiu pretas fari tradukon en la nederlandan lingvon. |
Partoprenantoj de la 2-a Kunveno de la gento Lazar, kiu okazis la 21-an de majo 2005 en Gródków apud Będzin, konsciante pri graveco de genealogio por formado de la eŭropa identeco kaj promociigado de malgrandaj lokoj, vidas neceson intensigi kunlaboron inter genealogoj de diversaj eŭropaj landoj | |
| Malgrandaj lokoj kun kelkcent aŭ kelkmil loĝantoj, estas luliloj de grandaj gentoj, kies reprezentantoj loĝas nuntempe en multaj landoj kaj por ĉiutago parolas diversajn lingvojn. Oni devas proksimigi al ili regionon, en kiu en pasintaj jarcentoj loĝis iliaj prauloj, ke ili eksentu al ĝi simpation kaj fariĝu ĝiaj ambasadoroj en landoj, kiujn ili nun traktas kiel sian patrion. | ||
| Konforme al uniĝado de Eŭropo, kio laŭ
ni estas necesa, por ke ni gajnu konkuron kun aliaj kontinentoj, kreskas
timo, ke Eŭropanoj kunfandiĝos en granda fandpoto en unu senforman mason
je usona modelo. Lige kun tio ni observas en Eŭropo renesancon de
malgrandaj lingvoj kaj kreskon de loka patriotismo kaj amo al la regiono.
Ni opinias, ke la eŭropan konscion oni povas kaj oni devas konkordigi kun
konscio nacia kaj regiona. |
||
| Kunlaboro de unuopaj
branĉoj de la sama gento, loĝantaj de kelkaj generacioj en diversaj
landoj, estas tre malhelpata pro lingvaj malfacilaĵoj. Ne ĉiuj disponas
pri tempo kaj talento por flue lerni kelkajn malfacilajn eŭropajn
lingvojn. Multaj personoj opinias ke konas jam fremdan lingvon, ĉar ili
scipovas demandi pri vojo kaj fari aĉetojn eksterlande. Tamen por ni estas
bezona lingvokono, kiu ebligos al ni senĝenan diskutadon pri diversaj
temoj. Nur tiam ni bone konatiĝos, reciproke ekŝatos kaj eksentos, ke kun
loĝantoj de aliaj eŭropaj landoj ligas nin io proksima, kaj tio estos
ĝuste nia eŭropa konscio. |
||
| Partoprenantoj de la 2-a Kunveno de la gento
Lazar opinias, ke suprajn celojn oni povas atingi, se en internaciaj
genealogiaj kontaktoj ni uzos helplingvon esperanto. Tial ni turnas nin kun alvoko al
genealogiaj societoj kaj unuopaj amikoj de genealogio kaj familia tradicio
en eŭropaj landoj, pretigu esperantajn versiojn de viaj retejoj. Bonvolu
ankaŭ uzi esperanton en genealogiaj diskutgrupoj, kunvenoj kaj familiaj
renkontoj kun diversnacia partoprenantaro. Ni atendas viajn eldirojn pri
tiu temo. Bonvolu enskribi ilin en nian gastlibron sur la genealogia
retejo „Lazar“
http://retejoj.eurogento.org/lazar/gento_lazar_eo.htm
|
||
| ......................................... Andrzej Lazar Gródków Będzin |
Nome de partoprenantoj Andreo Lazar el Gródków apud Będzin |
|
|
el esperanto en la nederlandan tradukis x |
Tiu ĉi paĝo en aliaj lingvoj:
|
Aktualigo: mai 2005 |
|
Kodado / Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualigo: majo 2005 |
Bonvolu skribi al Andreo |
© Andrzej Lazar 2005 |