L a z a r

Site.........

Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français

Genealogia retejo

Magyar index   Indice italiano   Index lietuviškai  

Indeks polski

 

Index în limba română

  Slovenský index   Український iндекс

       
Andrzej Lazar  

Apel
Alvoko de la 2-a Kunveno de la gento Lazar

   Gródków, 21.05.2005

Andrzej Lazar

   

Lazar

     
Paĝo en konstruado
Ni serĉas volontulon, kiu pretas fari tradukon en la katalan lingvon.
        Partoprenantoj de la 2-a Kunveno de la gento Lazar, kiu okazis la 21-an de majo 2005 en Gródków apud Będzin, konsciante pri graveco de genealogio por formado de la eŭropa identeco kaj promociigado de malgrandaj lokoj, vidas neceson intensigi kunlaboron inter genealogoj de diversaj eŭropaj landoj
     
          Malgrandaj lokoj kun kelkcent aŭ kelkmil loĝantoj, estas luliloj de grandaj gentoj, kies reprezentantoj loĝas nuntempe en multaj landoj kaj por ĉiutago parolas diversajn lingvojn. Oni devas proksimigi al ili regionon, en kiu en pasintaj jarcentoj loĝis iliaj prauloj, ke ili eksentu al ĝi simpation kaj fariĝu ĝiaj ambasadoroj en landoj, kiujn ili nun traktas kiel sian patrion.
     
        Konforme al uniĝado de Eŭropo, kio laŭ ni estas necesa, por ke ni gajnu konkuron kun aliaj kontinentoj, kreskas timo, ke Eŭropanoj kunfandiĝos en granda fandpoto en unu senforman mason je usona modelo. Lige kun tio ni observas en Eŭropo renesancon de malgrandaj lingvoj kaj kreskon de loka patriotismo kaj amo al la regiono. Ni opinias, ke la eŭropan konscion oni povas kaj oni devas konkordigi kun konscio nacia kaj regiona.
 
     
          Kunlaboro de unuopaj branĉoj de la sama gento, loĝantaj de kelkaj generacioj en diversaj landoj, estas tre malhelpata pro lingvaj malfacilaĵoj. Ne ĉiuj disponas pri tempo kaj talento por flue lerni kelkajn malfacilajn eŭropajn lingvojn. Multaj personoj opinias ke konas jam fremdan lingvon, ĉar ili scipovas demandi pri vojo kaj fari aĉetojn eksterlande. Tamen por ni estas bezona lingvokono, kiu ebligos al ni senĝenan diskutadon pri diversaj temoj. Nur tiam ni bone konatiĝos, reciproke ekŝatos kaj eksentos, ke kun loĝantoj de aliaj eŭropaj landoj ligas nin io proksima, kaj tio estos ĝuste nia eŭropa konscio.
 
     
       Partoprenantoj de la 2-a Kunveno de la gento Lazar opinias, ke suprajn celojn oni povas atingi, se en internaciaj genealogiaj kontaktoj ni uzos helplingvon esperanto.Tial ni turnas nin kun alvoko al genealogiaj societoj kaj unuopaj amikoj de genealogio kaj familia tradicio en eŭropaj landoj, pretigu esperantajn versiojn de viaj retejoj. Bonvolu ankaŭ uzi esperanton en genealogiaj diskutgrupoj, kunvenoj kaj familiaj renkontoj kun diversnacia partoprenantaro. Ni atendas viajn eldirojn pri tiu temo. Bonvolu enskribi ilin en nian gastlibron sur la genealogia retejo „Lazar“ http://retejoj.eurogento.org/lazar/gento_lazar_eo.htm


  

     
.........................................
Andrzej Lazar Gródków Będzin
  Nome de partoprenantoj
Andreo Lazar el Gródków apud Będzin

el esperanto en la  tradukis x

   

Tiu ĉi paĝo en aliaj lingvoj:

Esperanto afrikansa azera bjelarusa bulgara kataluna ĉeĥa dana germana estona greka
Esperanto Afrikaans Azərbaycan Беларуская Български Català Česky Dansk Deutsch Eesti Ελληνικά
angla hispana eŭska franca galea armena kroata islanda itala kartvela latva
English Español Euskara Français Gaeilig Հայերեն Hrvatski Íslenska Italiano ქართული Latviešu
litova hungara makedona malta nederlanda ĉeĉena norvega pola portugala rumana rusa
Lietuviškai Magyar Македонски Malti Nederlands Нохчийн Norsk Polski Português Română Русский
serba albana slovena slovaka finna sveda turka ukraina
Serbski Shqip Slovensko Slovenský Suomi Svenska Türkçe Українська

Aktualigo: mai 2005

Bonvolu skribi al Andreo

Kodado / Kodado: Unikodo UTF-8

Aktualigo: majo 2005

Bonvolu skribi al Andreo

© Andrzej Lazar 2005